Jules Verne
kaj 
Esperanto

En français

ikse / unikode


Artikolo aperinta en la franca ĵurnalo 
LE COURRIER DE L'OUEST
1993/07/28

Vojaĝo al la Luno, krozoj en la abismaj profundoj, novaj energioj, gigantaj kanonoj kaj strangaj maŝinoj, la scienca mirindeco de "Eksterordinaraj vojaĝoj" de Jules Verne antaŭvidis multon.

Oni malpli scias, ke la mireginda anticipanto, je la fino de sia vivo, entuziasmiĝis por la ideo de universala lingvo kaj pli precize por Esperanto, kies bazojn Doktoro Zamenhof publikigis en 1887.

Jam, en "Dudek mil mejloj sub la maroj", la kapitano Nemo kaj lia ŝipanaro uzis misteran idiomon kaj en "La eterna Adamo" Jules Verne skribis pri la lingvo de niaj malproskimaj idoj de futura Atlantido.

Jam ankaŭ, dum la jaroj 1880, Jules Verne aŭdis paroli pri la Volapuko, la efemera antaŭ-pioniro de Esperanto, konversaciante en sia jaĥto la "Saint-Michel", kun sia amiko, la juna deputito Raoul Duval, arda partizano de tiu idiomo, imagita en 1879, de germana prelato, J. M. Schleyer.

Je la komenco de 1903, esperantista grupo estis kreita en Amiens, kie Jules Verne loĝis, dank'al la impulso de Sinjoroj Charles Tassencourt, negocianto, amiko de la verkisto kaj Joseph Dellour, subestro de liceo.

Interrompita romano

Jules Verne akceptis kun entuziasmo la prezidentecon de tiu nova grupo kaj promesis al siaj amikoj skribi romanon en kiu li priskribos la meritojn de Esperanto. La verkisto komencis la laboron sed lia morto, la 24an  marto 1905, interrompis lian verkon...

La skizo estis uzita por la redakto de la romano "la miriga aventuro de la Misio Barzak" kies unua parto ĝi estas kaj kiu estis finverkita de Michel Verne, filo de la verkisto, el la notoj lasitaj de lia patro, sed... en tiu verko eldonita en 1919, oni ne plu trovas aludon pri Esperanto!

La afero reaperis kiam, en 1981, la urbo de Nantes akiris multajn neeldonitaĵojn, restintajn en la arkivoj de Jules Verne. Ilia aktuala publikigo ebligas malkovri, ke unu el tiuj manskribaĵoj estas la komenco de "Vojaĝo de studo", la fama romano, kie Jules Verne deziris doni rolon al Esperanto.

Tiuj manskribaĵoj estas eldonitaj en pluraj volumoj, de la eldono "éditions du Cherche-Midi" kaj "Vojaĝo de studo" ĵus aperis en la volumo "Sankta Karlo" ("San Carlo"), titolo de unu el la tekstoj de la libro.

Tiu rakonto prezentas la membrojn de stud-komisiono, sendita en la kernon de Afriko kaj kiu konsistas interalie el Ruso, Nikolao Vanof, komisiita por instrui Esperanton al la membroj de la ekspedicio.

La verkisto provizore lasis blankaj en sia mankribaĵo la tekstojn tradukendajn poste al Esperanto, imaginte ke "Esperanto, de pluraj jaroj, eniris la vastajn regionojn de centra Afriko, por la plej granda profito de la civilizo kaj de la komerco."

Finfine, lia prescienco de anticipanto eble ankoraŭ ĝuste vidis por la estonteco, ĉar de kelkaj jaroj, asocioj de Esperanto-parolantoj kreiĝas en diversaj landoj de Nigra Afriko.
 

LE COURRIER DE L'OUEST  1993/07/28


Por fari ligon al tiu paĝo, uzu la adreson:
http://purl.org/net/panorama/dosierujo/eo/verne.htm

Esperanto-Panorama