Unikodigu vian TTT-ejon![[

cx gx hx jx sx ux
ikse]]
>>>> ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ[[
c^g^h^j^s^u~
per postaj supersignoj
chgh hh jhshùûúw
h-e(fundamente)
æ ø ¶ ¼ þ ý
latino-3-e]]

ikse / unikode

Tiu konvertilo konvertas paĝon ie ajn en la TTT al paĝo kun unikodaj supersignoj videblaj per plej multaj komputiloj sen ajna bezono de instalado. Se vi uzas la konvertilon por paĝoj de via TTT-ejo, vi bezonos simple registri la rezultitajn paĝojn kaj instali ilin anstataŭ la antaŭa versio de via TTT-ejo. Vi povas ankaŭ uzi la konvertilon de Anton kiu funkcias malsame.

Kompleta adreso de HTML-a paĝo en la TTT: 

konvertu
el la sistemo:
konverto de
[[uX
al ux?]]

absolutaj
adresoj

konverto de
ù û ú w
al ŭ


Kelkaj informoj

Por tajpi la adreson de la paĝo: en la fenestreto, uzu precize la adreson de la dosiero, ekzemple: "http://dmoz.org/World/Esperanto/index.html"
Ne uzu adreson de dosierujo kiel "http://dmoz.org/World/Esperanto" 
"http://dmoz.org/World/Esperanto/" tamen funkcias

Aŭtomata ŝanĝo de la indikilo pri kodo al utf-8: tio utilas por ebligi al ĉiuj bone vidi unikodajn paĝojn. Malŝaltigu ĝin al "Ne" se vi observas neniun ŝanĝon unikoden, ĉar eblas en specifaj kazoj, ke tio malebligas la unikodigon. Se vi konvertas vian propran paĝon kaj jam aldonis tiun utf-8 indikilon, preferinde malŝaltigu ĝin.
[[
Konverto de uX al ux:]]tio ĉefe utilas por francoj kiuj volas miksi iksan Esperanton kun franca lingvo entenante "verajn iksojn" post "u". Povas ankaŭ utili por kelkaj vortoj en la angla kaj aliaj lingvoj. Ĉi-kaze oni skribu la verajn iksojn post u per grandaj X kaj la rezulto estas korektaj minusklaj iksoj en la franca teksto. Ekzemple: [[ChevauX = Cxevaloj >>> Chevaux]] = Ĉevaloj

Absolutaj adresoj: se vi malŝaltigas ĝin al "Ne" la "relativaj" adresoj de paĝoj kaj bildoj aperos en la rezulto. Pro tio, vi ne vidos la bildojn en la rezultita paĝo, ĉar la paĝo konvertita estas prezentita loke en mia TTT-ejo. Por konverti paĝon de via propra TTT-ejo, uzu tiun opcion al "Ne". Tiel sufiĉos poste registri la paĝon en vian komputilon kaj TTT-ejon kie ĉio glatos. Se vi uzas "jes" vi eble estos ĝenita, ĉefe loke en via komputilo.

Rimarko pri latino3: eble vi havos problemojn por iuj latino-3aj paĝoj, pro uzo en multaj tiaj paĝoj de html-aj kodaĵoj por la supersignaj literoj, ekzemple  æ anstataŭ "æ" kiu estas la latino-1-a litero kun sama numero ol "ĉ". Ĝis nun la konvertilo ne traktas tiujn malbone skribitajn paĝojn.


Pliaj konsiloj

Kiel havi du versiojn (ikse/unikode) por la "prezo" de unu: Se vi skribas iksan paĝon kun ekzemple nomo "ikse.htm" vi povas antaŭ la konverto, aldoni en ĝi ligilojn al "ikse.htm" kaj al "unikode.htm". Sufiĉas poste registri la konvertitan paĝon kun nomo "unikode.htm". Tiel vi havos du versiojn kun ligiloj inter la du.

Se via paĝo estas traduko de nacilingva paĝo: Nepre metu ligilon nur al la unikoda versio kun la nomo "Esperanto", ne metu "Ikse/unikode" en nacilingva paĝo! Ne-esperantistoj ne povos kompreni pri kio temas kaj pro tio ne komprenos, ke ekzistas Esperanta versio. 

En la Esperanta versio, metu nur diskretan malgrandan mencion "ikse/unikode", sub naciaj lingvoj. Tio helpos esperantistojn, kiuj ne povas vidi la supersignojn, kaj tio povas ankaŭ utili por ebligi pli facile kopiadon kaj gluadon de la teksto, ekzemple en retmesaĝojn, kiuj ne bone traktas unikodon ĝis nun. 

Resume:

en nacilingva paĝo
(en la franca paĝo ekz.)
ligiloj al la nomoj de lingvoj
en Esperanta paĝo, 
same kun diskreta aldono
pri ikse/unikode
English - Esperanto English - Français
ikse/unikode

Kiel tio funkcias?

Se vi deziras scii pli pri kiel funkcias tiu konvertilo, vi povas konsulti la fonton de la PHP-programo kaj libere uzi ĝin. Mi ne estas spertulo pri PHP, do viaj komentoj estas bonvenaj por plibonigi tiun konvertilon. Alia konvertilo, tiu de Anton uzas Javaskripton kaj prezentas la avantaĝon ebligi skribi rekte vian tekston kaj legi samtempe la unikodan version.

Je la fina venk' de Unikod'!

Tamen ikseme :-)

Zav' (XGodivier "@" esperanto.org)


Esperanto-Panorama
www.esperanto-panorama.net

Valid HTML 4.01!